La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas / kimeroj por apokalipsa rajdo. / La saĝe tima koro vane serĉas / eskapon de l' minaca sanga tajdo. // Ekiri al atako mondŝancela / mi vidas jam la Stulton hipertrofan, / kaj dume zorge, per labor' ĉizela, / fabrikas tiun ĉi soneton novan. // Kiam anoncis ploro kaj vekrio. / kaj en la noktoj ruĝo horizonta: / la gotaj hordoj en la imperio! // En Romo iu pensis, desaponta,/ pri la promesoj de l' Aŭgusta paco / kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.////