www.eszperanto.hu/szilvasi/revuo-eo-uea-intervjuo-LS-2014-apr.pdf Ankaŭ mi delonge opinias, ke ne ĉiu, kiu iel fruktuzas aŭ ŝatas Esperanton devas (kaj devas rajti) kundecidadi en Esperantistaj organizoj nur pro tio, ke ŝi aŭ li kotizas. Estus pli bone, se decidrajta membro rajtus esti nur persono, kiu plenumas (difinendajn) kondiĉojn, sen plenumo de kiuj oni ja praktike ne povas, ne kapablas respondece decidadi. Aliflanke, efektive, subtenaj membroj, "komencantoj", "lernantoj", "(kun)ekskursantoj", do iu ajn, kiu kelkokaze aŭ ofte partoprenas ion Esperantan, povus esti respektata kliento, kaj - se kaj kiam ŝi aŭ li tion ambicias, povu fortostreĉi kaj havu eblon eniri en respondecan, ageman societon. Aliflanke, memkompreneble, ĉiu societo, organizaĵo rajtu kaj provu mem decidi pri siaj reguloj kaj kutimoj (almenaŭ kiom tion permesas ŝtatoj, kiuj ja preskribas konsiderindan parton de la enhavo de statuto). Oni agnosku iom pli ĝenerale la pravecon de plurismo ankaŭ ĉe Esperanto. Tion klarformule lanĉis la Pola branĉo de raŭmismo, sed nun, mi pensas, principe agnoskas tion preskaŭ ĉiu esperantista organizo (ne tre gravas, ĉu kun ĝojo aŭ malĝojo). Pri merkatika boneco: se paroli "mondskale", ni ne antaŭscias, kiu (eble ne-esperantisto) estos la merkatika saĝulo, kiu subite kaj efike investos grandan kapitalon en Esperanton, paralele en pluraj sferoj. Pri gvida rolo, merkatiko kaj aliaj vidpunktoj: jes, estas bone, se oni havas (estus bone, se oni havus) merkatike kompetentajn gvidantojn, en diversaj niveloj de organizaĵoj, tamen ankaŭ estraroj "sen la lingvo Esperanto" ne estas idealaj. Mi scias, ke oni scias tion. Iom alia detalo, kiun Szilvási [silva:ŝi] ne tuŝas: estas ja tre bone, se diversaj E-organizaĵoj kunlaboras, konservante sian individuecon; tamen al mi malplaĉas, ke E-organizaĵoj tre ofte reciproke membriĝas en si. Tio malhelpas ilin esprimi klare opiniojn kaj krei por si klaran profilon.