Ĉu ni estas okcidentaj, / ĉu ni estas orientaj? / Ne. Demandas ni... freneze. / Ni ja kaŭras ĉiam meze! // Pledas ni por samaj rajtoj,/ tamen preĝas ni por trajtoj, / kiujn havu ni distinge,/ ĉiam por fieri blinde.// Estu nia nomo bela!/ Estu viaj nomoj belaj!/ Ni nin nomu kun respekto/ reciproke, karaj sektoj!////