Eŭropo - Demokratio - Esperanto (Hungarlanda sekcio, registrita en Budapeŝto); Demandoj al la Hungarlandaj politikaj partioj 1. Eŭropa Unio deklaras sin esti por la valoroj de multlingveco kaj multkultureco. Estus kongrue, se ĉiun el la etnaj (naciaj/majoritataj, minoritataj) lingvoj kaj ĉiun el la interetnaj lingvoj (pontolingvoj), uzatan en la respektivaj teritorioj oni agnoskus lingvo de Eŭropa Unio, kaj se do oni ebligus konserviĝon, evoluon kaj uzadon de ĉiu el tiuj lingvoj en la teritorio kaj en la institucioj de Eŭropa Unio; antaŭ ĉio en kompreniĝado inter la civitanoj kaj centraj institucioj de Eŭropa Unio. Ekspliku, ni petas, vian starpunkton pri ĉi tiu temo! Idea fono: Ĝis nun, neniu lingvo, kiu n e estas majoritata lingvo de iu nacia ŝtato de Eŭropa Unio, estas egalrajta je majoritataj lingvoj de naciaj ŝtatoj. Ĝis nun, la ĉelimaj minoritataj lingvoj esence ne estas konsiderataj kiel transetnaj – peraj- lingvoj (kiel pontolingvoj), kvankam ilia transetna rolo estas senduba. Ĝis la nuna tago esence oni ne konsideris planlingvojn, ne konsideris oni ankaŭ Esperanton, ene de tiu kategorio. 2. Kreskado de prestiĝo kaj lingvomerkata valoro de minoritataj lingvoj, kiuj ja funkcias ankaŭ kiel pontolingvoj, estas unu el la kondiĉoj de konservado de de multlingveco en Eŭropa Unio. Samtempe, kvankam lingvolernado en Hungario kvante kreskas, aliflanke, instruado de najbarlandaj lingvoj stagnas aŭ estas malvastiĝanta. Bonvolu informi nin pri starpunkto de via partio koncerne instruadon de malgrandaj Eŭropaj lingvoj! Idea fono: Naciaj ŝtatoj, nuntempe, provas kontribui al konservado de multlingveco ĉefe (nur) defendante sian propran nacian, ŝtate majoritatan lingvon (la Hungaran, se temas pri Hungaro; la Slovenan, se temas pri Slovenio; ktp.). samtempe, efektive, kreskas la prestiĝo de la Angla lingvo. Ekzemple, resumoj (“resumés” ,” abstracts”) fine de sciencaj verkoj, libroj, artikoloj aperas en malgrandaj lingvoj pli kaj pli malofte, eĉ kiam la verko temas ĝuste pri la medio de la koncernaj lingvo kaj kulturo. Inrernaciaj, transnaciaj firmaoj transiras al uzado de la Angla lingvo eĉ kiam la plplimulto de la dungitoj kaj de la klientoj parolas la Germanan aŭ la Francan (ktp.) lingvojn. Reciproka respekto de la parolantoj, lernantoj, aplikantoj de malgrandaj lingvoj inter si, estas, same, kondiĉo de multkultureco, kiel tia kondiĉo estas ankaŭ la respekto al siaj propraj naciaj lingvo kaj kulturo. Ni menciu, ke la vorto ŝtatlingvo ne havas ĝenerale validan difinon, la kvalifiko “statlingvo” en diversaj tekstoj kaj rilate al diversaj lingvoj havas malsamajn sencojn. La demandoj pri lingvaj rajtoj en diversaj, apartaj, landoj devus esti bazitaj sur samaj, internacie validaj normoj. Dum ne estas klara jura statuso eĉ de la majoritataj lingvoj, pritrakto (ofte: hazardeca) pritrakto de lingva egalrajteco ne povas konduki al stabilaj rezultoj. 3. Baza rajto de ĉiu infano estas ekkoni la homan kulturon kaj la kulturon de sia strikta komunumo - en siaj gepatraj lingvoj. Kion via partio intencas fari por tio? Fono: Kvankam, unuflanke, en la landoj de Eŭropa Unio, infanoj de majoritataj familioj, eĉ se diversmezure, tamen pli-malpli senmalhelpe, la supre priparolitajn rajtojn efektive havas kaj fruktuzas, aliflanke, se temas pri infanoj en minoritataj familioj, edukado en la gepatra lingvo ĝis nunestas kontentiga nek en Hungario, nek en aliaj landoj de Eŭropa Unio. Tio koncernas ankaŭ Hungarajn minoritatojn de la landoj njajbaraj kun Hungario. 4. Uzate de ĝiaj konantoj, de regulaj aŭ okazaj aplikantoj, Esperanto, lanĉita de Lazar Markoviĉ Zamenhof en 1887, ekde la 1900aj jaroj senĉese plenumas la rolon de interetna, tranasnacia lingvo ( rolon de: pontolingvo); aliflanke ĝi havas longan tradicion ankaŭ kiel lingvo de sekundara lingvokomunumo. Lulilo de Esperanto estas Eŭropo. La lingvo kaj kulturo Esperantaj estas parto ankaŭ de la Eŭropa kulturo. Kion via partio intencas fari, por ke la kondiĉoj de uzado de Esperanto kaj de la institucioj, bezonataj por tio, ekestu kaj firmiĝu? Idea fono: Por ke la konantoj kaj scipovantoj de iu aŭ alia lingvo povu ĝin uzadi plej adekvate, por ke la kulturo de la koncerna lingvo plu ekzistu kaj evoluu, oni bezonas instruadon de la koncerna lingvo, eldonadon de libroj en tiu lingvo, kunordigatan evouigadon de la biblioteka reto. Se temas ekzemple pri instruado de la lingvo Esperanto, ĝi ja havas de tempo al tempo kontentigajn komencaĵojn jen ĉe baza grado, jen en universitata nivelo, jen ĉe alia ŝtupo de la instusistemo, sed la divrsaj niveloj ripete venas en descendan fazon aŭ eĉ fiaskas, se aliaj niveloj ilin ne povas konstante kompletigi. Pro manko de institucia fono aŭ pro ĝia ne kontentiga interna akordiĝo, uzantoj kaj kultivantoj de Esperanto devas sian laboron de tempo al tempo praktike rekomenci. 5. La internacia prijura kaj pripolitika komunikado estas lingve tro komplika, sekve informado, informiĝado, interŝanĝado de ideoj ankau en la nacilingvaj informoretoj estas malhelpataj. ofte mankas lingve klarsenca, klarstileformulita, facile komprenebla, nocie preciza informado kaj inform-klarigadoperanta la esencon. Kion via partio deziras fari pork e 1) libereco de opini-esprimado kaj de la gazetaro estu stabile 2) la esencaj informoj atingu plejeble vastan rondon de la ŝtatanoj, en klarlingvaj, facile travideblaj kaj kompreneblaj, tamen variaj formoj Kiel vi provos atingi, ke samopiniaj personoj diverslanke de (onidire jam sensignifaj) “kvazaŭlimoj” facile kaj senpere povu kontaktiĝi, porke ili, sentante tia nbezonon, povu kunlabori por prezenti siajn komunajn starpunktojn, senkonsidere al la limoj inter naciaj ŝtatoj ene de Eŭropa Unio? Idea fono: limoj inter naciaj ŝtatoj ene de Eŭropa Unio ne limas (kaj ne limu) pensojn de individuoj loĝantaj en diversaj landoj de Eŭropa Unio.