Startu bone, fartu bone, / vin esprimu ĝustatone,/ tamen vin beton' ne fiksu,/ nek stultaĵojn ci remiksu.// Fartu bone, startu bone / vin esprimu akratone./ Sen blasfem': akcenton - metu,/ Post pripenso paŝi - pretu.// Hoj, ho hoj! Ne timu ondojn,/ nek misuzu ies kontojn, / Se motor' paneos, velu / se eĉ vento strikos, remu!////