Mi atentas nur lingvaĵon,/ vi atentas nur mesaĝon./ Iam venos harmoni'/ do atentos ĉion, ni.// Vi atendas klarlingvaĵon,/ mi atendas bellingvaĵon,/ bonlingvaĵon volas li:/ sekvos iam harmoni'.// Mi atendas ĉiam ion,/ vi atendas iam ĉion,/ tamen ja atendas ni:/ iam venos harmoni'.////