Fakte, jam en infanaĝo / mi kokinojn kaj virkokojn / konis, sed mi salikokojn / nur pro Esperant' konetas:/ al infanoj rakontetas / mi laŭ Ĉinaj infanlibroj. / Ili bildojn novajn metas / antaŭ ilin, antaŭ min mem. / Novajn akvon kaj ĉielon, / novajn vekton kaj sitelojn, / neĝinfanon kun - hibaĉo, / ĉevalidon - kun kuraĝo! ////