Parto  en Korsikio

 

Do min surprizas kio?

Restis en Korsikio

pli bona parto

de Bonaparto.

 

 

K o l b a s i ĉ o 

restas senvorta

 


Al Frankfurta kolbaseto,


alinomata iam vursteto,
 

diras salsiĉo tre aplomba:
 

Kolbasaĉo,
 

fikolbasiĉo!
 

Kiu faraĉis
 

vin misfarĉante?
 

Tuj mi ja
 

trabatos vin!

 

 

Ĉu kuraĝas
 

vi, salsiĉo,
 

min, vursteton
 

eĉ minaci?!
 

Vi eĉ ne estas
 

ja kolbaso
 

en la lingvo Esperant'


 

 

Glosoj:

vursteto: Frankfurta kolbaseto (aŭ io simila), maldika blanka mola  kolbaso

salsiĉo: freŝa kolbaso
 

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

Pjaspaĵo provizore lasta 

Ekŭzistas ia Pjaspo,
ĝi ne estas hŭsporto, certe,
ĝi ne estas prisilentata,
sed nun sekvu Esperanto!

 

Mi pjaspaĵojn ne sendados
al vi, toleremaj homoj!
sekvu nun ripozŭperiodo,
ripozadu ni odante.

 

Do nun sekvu Esperanto!! 

Kaj do sekvu - Esperanto!!!

(Esperanto.)

!!!

 

 

(Tri krisignoj)

Punkto.

 

Glosoj:

 

Ekŭzistas - ekzistas (t.e.   slanga versio de  la

                                    vortoformo *ekzistas*)

hŭŝipo - slanga, pjaspa versio de la vorto *ŝipo*

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------

Pli fruaj pecoj: 

 

 

Preĝo de Marinjo

 

 

Iel ajn  plagas vi...

tio estas bona!

Iel ajn agas mi:

tio pjas malbona. 

 

Iom ajn pagas mi...

estas malsufiĉe,

iom ajn blagas vi. 

estas sencoriĉe.

 

Preĝu do  vi al vi,

pjos treege bone!

Dormos mi, ronkos mi.

por via preĝ'  fone!

 

Glosoj

 

pjas -  estas  (iom leĝere)

estas - pjas (Pjaspe)

Notoj:

 

1) En Pjaspo *estas* kaj *pjas* kiel kopuloj - estas sinonimoj.

2) Pjaspo estas esperantido

----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Esperantisma poemeto, pri Esperanto,

kvankam en  Pjaspo

 

Moto:

 

Malsupren klinu vin: auxkultu tie,

kiel la herbo ridas ironie 

                          John S. Dinwoodie: La venkonto. 

                          Kvaropo, dua eldono, red, V. Benczik (elp. bencik)   pĝ. 104

 

 

Venki jam ne estas nepre,

voli oni devas...  ne tre,

nur agadi plu regule,

laboradi plu bonule.

 

Lingvo nia, klare, vivas,

eĉ se  ja  neniu vidas

(ĉar   ter',  maroj ofte ondas),

kie, mape,  ĝi nun dondas...

 

Diris iam ja poeto:

Eĉ sen volo, eĉ  sen peto,

eĉ  sen  ĝardenista  igo

reaperas verda tigo. 

 

Jen reondas la demando,

kie dondas Esperanto?  

Kiuloke, mestom kie?

Kiulige , vebal kie?

 

Dokol!  Mestom  kie estas,

la espistoj, kiuj festas? 

Dokol!  Mestom kie dondas

kie plu espero fontas?  

 

Mestom  kie, vebal  kie?

Mestom ie,  vebal   ĉie. 

Post bruet', post silentigoj,

reaperas verdaj tigoj. 

  

Glosoj:

 

Dokol! Pjaspa vortofrazo kun la senco: "Mi demandos auy asertos ion pri loko". "Temos pri loko".   

dondi - situi, trovigxi, pendi, stari, kusxi, esti en loko

mestom:  Pjaspa fakultativa gramatika  vorto anoncanta, ke sekvas lokadjekto pri efektiva loko

vebal:  Pjaspa  fakultat iva gramatika vorto anoncanta, ke sekvas lokadjekto pri vebloko, 

vebo: elektronika reto            

espistoj: esperantistoj 

---------------------------------------------------------------------------------------------

 

Ekster ĉaĥto

La  originalo:

 -----------------------------------------------------------------------------------------

A. N..P.

  Ekster ĉaĥto

 

  Poemeto verkita

 de  pjaspa poeto

 pri familioj, nemulte post la jaro 1999

 

 

Famjo mia estas dise.

 

Korjo mia estas for.

 

Kie estas mia semjo?

 

Revas pri ĝi mia kor’.

 

 

 

Komjo mia estas dise

 

Semjo mia estas for.

 

Kie estas mia famjo?

 

Revas pri ĝi mia kor’.

 

 

 

La glosojn vidu plej malsupre, sub la Esperanta traduko.

 

N. P. P.:

 

Ekster familio

 

 

Esperanta traduko de poemeto verkita

de  Pjaspa  poeto A.N.P.

pri familioj, nemulte post la jaro 1999

 

 

Mi familio estas dise,

Mia familio jen forestas

Kie estas familio mia?

Revas pri  ĝi mia koro.

 

Estas dise mi familio,

Jen forestas mia familio,

Kie estas familio mia?

Revas pri  ĝi mia koro

 

 

Traduko de

 

E.s. Blazio Vaha

n.s. Wacha  Balázs

 

 Glosoj:

 

 

Pjaspo -  duonpreta lingvoprojekto, speco de esperantido, kiu konservas ĉion el la

              Fundamenta   Gramatiko, sed kiu enhavas ankaŭ novajn elementojn.

 

Pjaspa – verkita en Pjaspo, apartenanta al Pjaspo, konforma al Pjaspo, karkterizita de

             Pjaspo

 

famjo:   patro,  patrino, grefratoj de la  parolanto kaj  inklizive au ne   la parolanton  mem

             (pli-malpli: devenfamilio,  infanaĝa familio)

 

Korjo, komjo, forjo:   la  amato aŭ  amatino de la parolanto kaj la infanoj  de la amato aŭ

              amatino, plej ofte  sen  la parolanto mem, sed iam kun la parolanto

              (pli-malpli: familio neagnoskata oficiale)

 

semjo:  la  edzo aŭ edzino de la parolanto kaj iliaj infanoj (envetuale inklizive la parolanton)

              (pli-malpli: memfondita familio)

 

sumjo:  famjo, semjo, korjo, kunaj

 

ĉaĥto: kunvivanta solidara elementa grupeto de socio 

 

familio: famjo aŭ semjo, aŭ ambaŭ, metafore, laŭokaze ankaŭ korjo kaj sumjo     

 

 

parolanto: Kiu diras  pri si: mi.

 

K. R. – Karlo  Renga

 

Rengo – fantazia urbonomo

 

Notoj:

 

1)      Famjo, korjo kaj semjo kaj sumjo  estas familioj

 

2)      Poemeto pri familioj estas eksperimenta teksto pri  situacio ofta – ĉu niatempe aŭ ĉiutempe? kiutempe?

 

3)      Mankas informoj pri „kiu epoko la poemeto temas”.

4)      La poemeto laŭ pluraj fontoj estos verkita en la 21a jarcento de la komuna erao..

5)      Kvankam la vortoj familio kaj sumjo ne okazas en la poemeto, ilia klarigo

ŝajnis al mi dezirinda.

 

 

Fidas mi

 

Konas Pjaspon neniu,

mi tamen fidas.

Konas Esperanton

personoj multaj,

mi tamen fidas.

 

Oni konos  planlingvojn  

pli kaj pli. 

 

Kial ne koni planlingvojn? 

Kial ne koni arbofolion? 

 

 

Majsel Iuj,  minsal iuj  

 

Majsel  Franco, majsel Dano,

minsal franco, minsal dano

lernis minsal esperanton,

lernis majsel Esperanton.

Ho kiel bone!

 

Glosoj

 

majsel: anoncvorteto pri majuskla komenco

minsal: anoncvorteto pri minuskla komenco

 

 

 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Esperanto pjas facila 

 

Esperanto pjas facila,

Pjaspo estas tre facila,

Do  bele tre ilin uzu,

eĉ  beletre uzu ilin.

 

Kie dondas Esperanto,

Tie sonas esperkanto.

Kie dondas ankaǔ Pjaspo

tie dondas nova tasko.

 

(nova tasko ja por mi)

 

Glosoj:

 

Pji – esti (kiel kopulo)

pjis - estis

pjas -  estas (kiel kupolo)  

dondi – esti en certa loko

estas - pjas, dondas, situas, ekzistas   

 

 

 

 

 

  Esperanto pjas facila

(Pjaspa teksto)

 

Esperanto pjas facila,

Pjaspo estas tre facila,

Do  bele tre ilin uzu,

eĉ  beletre uzu ilin!

  

Kie  dondas Esperanto,

tie sonas esperkanto.

Kie dondas ankaǔ  Pjaspo,

tuj aperas nova tasko.

 

(plej verŝajne por mi mem.)

 

 

Glosoj:

 

Io pjas ia  - Io   estas ia    (kupolo)

 

Io dondas ie – io estas (situas, kusxas, trovigxas) ie

estas -  pjas, situas, ekzistas,  troviĝas dondas,    

 beletro  -   literaturo (kiel arto, kontraste al  fakliteraturoj, jxurnalisma lieraturo, historiografio ) 

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- 

 

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------