MI NE ESTAS ULO PRETENDEMA! -- Mi ne estas ulo pretendema, / Tamen estas mi pretendemeta / Ne pretendas esti mi tre saĝa./ nur pretendas esti - maljunaĝa. // Ne pretendas esti mi senmorta, / sed dorminte estas mi pli forta,/ ol antaŭe, devas vi agnoski! / Pretendetas mi ĉe varm' ne frosti. // Ne pretendas verki mi science, / pretendetas verki pacience, / vi, legante, rajtas oscedadi, / sed la faktojn devas koncedadi! // Stilo povas esti preskaŭ ĉia, / tre malbona, ankaŭ ambicia / kun sukces', aŭ tamen sen sukceso / pro aŭtora tro konsekvenceco // Verko povas esti meritriĉa, / pli facile ĝi fariĝas kiĉa, / ofte celas ĝi ja ies plaĉon, / tamen ĝi sekvigas ĉies klaĉon. // Mia stil' min ne pretend-rajtigas, / kiu tion diras, ja troigas. / Pretendrajta estas nur la verko, / kiun pretervivas eĉ ne kverko. // Ankaŭ tio estas ja valoro, / se funkcias iel ajn la koro! / Mi pretendas esti senrankora, / sed ŝanĝiĝi povas mi ankoraŭ. //// La 8an de Februaro 2014a, je la sesa horo 15 minutoj