Babileto pri Babeleto: lingvo, lengoj, lektoj

(en Pjaspo)

----------------------------------------------------------------------------------

Lingvo estas unu,

lengoj estas multaj,

por informi pri Esp’, Espengo

mi devas lerni ve Anglengon.

Por informi pri Pjaspo, Pjaspengo

devus finlerni mi nian Espon.

Anglezo estas iom peza,

Angliŝo estas iom kliŝa!

Pjaspo estas nekonata,

Espo estas miskonata.

--------------------------------------------------------------------------

Glosoj:

engo - (difinita, difinubla, konkreta) lingvo

iŝo - strata lingvoversio, popola lekto

ezo - prestiĝa versio de lingvo

lekto - lingvoversio

dialekto – loka lingvoversio

sociolekto – soocia lingvoversio

----------------------------------------------------------------------

Lingvo, lingvoj, lektoj

(en Esperanto)

---------------------------

Homlingvo estas unu,

konkretaj lingvoj estas multaj,

por informi pri la lingvo Esperanto,

mi devus lerni ve la lingvon Anglan.

Por informi pri la projekto Pjaspo

devus mi finlerni nian Esperanton.

La norma lingvo Angla estas iom peza,

la stratangla slango estas iom kliŝa.

Pjaspo estas nekonata,

Espo estas miskonata.

-----------------------------

Glosoj:

Espo – Esperanto

Esperanto – Esp-o, Espo

Pjaspo – esperantido de Blazio VAHA

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

REF, REFO, REFOJ, REFOJE

Espel Boĵe

Espel Boĵe estas certe,

nospel Baugé estas certe

loko ege vizitinda,

en land' por mi enviinda.

Grezijono onidire

tre proksimas tiun lokon.

Kiel bone estus tie,

Ni ne iros lokon tiun,

kvankam mi sopiras kiun.

REFoj iam okazadis,

REFoj, jen plu okazadas.

Ili okazadas ie.

REFo okazos jen refoje.

Refoj' estos bona fojo.

Gejunuloj, partoprenu!

----------------------------------

Glosoj

espel - anoncvorteto pri vorto, nomo kun adaptita skriboformo, ek.

ekz. espel ŝEKSPIR

nospel - anoncvorteteto pri vorto, nomo kun neadaptita skriboformo,

ekz. nospel Shakespeare

pjaspel - anoncvorteto pri normo morfemkonsiste adaptita, ekz.

pjaspel Ŝekspiro

----------------------------------------------------------------------------------

ASTEKOJ, AZŬTEKOJ, AZTEKOJ

--------------------

Bonaj astekoj

estas aZtekoj.

Plej bonaj astekoj

ne estas aztekoj,

kaj ne estas azŭtekoj,

nek azәtekoj aŭ

azъtekoj,

sed estas navatloj.

Navatloj estas

bonegaj

azŭtekoj.

AZTEKOJ.

Nu, finfine mi skucese elparolis, kiuj ili estas.

Ekəzistas espero por azәtekoj, por azŭtekoj same aŭ iom pli.

Se ili bone distingos absidon kaj apsidon,

Ĉu sidante en abŭsido,

oni vidas apəsidon?