Aŭrora kanto

(n-ro 4)

Mi nun lernas Esperanton,
mi nun lernas Esperanton,
estas mi ĝin jam lernanta,
mia celo estas granda:
verkos en ĝi kanton mi!

Mi ĝin lernos fundamente,
mi ĝin lernos eminente,
mi bezonos dek du jarojn,
mi lernuzos dudek jarojn,
ĝis ekreg' de l' Fundament'.

Eble jam post dudek jaroj,
se ne, do pos(t) tridek jaroj,
mi kapablos jam instrui,
kaj eĉ provos mi instrui
la planlingvon Esperant'

Tiam tuj mi lanĉos kurson,
lanĉos al Lanĉov' ekskurson
mi Lanĉove fartos bone,
kaj informi mi ne ĉesos
pri la ĉarm' de Esperant'.

Kiam mankas al vi rimoj,
pensu, belaj estas inoj,
kvankam ili dancas sen rim'
ritmon ili nur bezonas,
brakoj zonas nur, ne rim'.

Mankos al mi nur diplomo,
rajtigunta tut-Eŭrope,
ĉu ĝin fine mi akiru,
aŭ protestu kaj rapiru
iun, kiu kulpas tre?

Jam aŭrore je la kvara
horo estis tute klare:
Mi fariĝis dudekjara,
mia celo estu klara!
Mi agadu kun sukces'!

Blazio VAHA

La strofaro aperis, pli frue,  en la retlisto Karapaco-Panoramo