KANTO DE HUNGARA JAKOBENO:

verkita de Endre ADY


Se nin vi palpas, sango gutas
al ni el sub la fingrorand'.
Ĉu do vi vivas, ĉu ni vivas,
dormema, povra Hungarland'?

L' animo veas, ĉu plibonon
atendi eblas, ĉu l' Babel'
de la popoloj da servistoj
vekiĝos iam por ribel'?

Kial el mil sopiroj svenaj
ne iĝos unu volpersist'?
Hungara trist', rumana, slava
ja ĉiam restos unu trist'.

Ja de mil jaroj jam parencas
kaj nia hont' kaj nia ve'!
Kial ne renkontiĝi hurle
sur barikadoj de ide'.

Danub' kaj Olt ja same zumas
per surde softa, morta son':
en land' Arpada ve al ĉiu
ne-grandsinjor' kaj ne-fripon'.

Do kiam fine ni kuniĝos
por granda vort' kaj granda far',
ni, subprematoj, frakasitoj,
ni, la hungar'" kaj ne-hungar'?

Ĝis kiam ŝimos ni milionoj,
kaj estros la bandit-kuraĝ'?
Ĝis kiam la popol' ĉi-landa
estus sturnido en la kaĝ'?

Ho land' de tristaj almozuloj,
nun mankas fid', nun mankas pan'.
Jam morgaŭ ĉio estos nia,
se volas kor', se riskas man'.



1908

(Endre ADY, elp. adi/odi)

La poeziaĵon de Endre Ady (elp. adi) mi (Blazio) transtajpis el Hungara antologio 1983,, redaktita de Vilmos BENCZIK, eldonita de la eldonejo Corvina Kiadó, en Budapeŝto),. pĝ. 157.

En la nomo de BENCZIK la literoj cz indikas parolsonon c (do ne .ĉ).

Leginte strofojn de Imre Havasi pri la baseno Karpata kaj popoloj en ĝi,

mi ekpensis, ke la rilato de Endre Ady al simila temo, jacenton pli frue, povus

esti interesa por ni ankaŭ nun.

Limoj politikaj iam forviŝiĝas, kio pri limoj inter animoj? Kio nun malhelpas, ekzemple,

sametnanojn diverslandajn kunlabori? Kio malhelpas diversajn minoritatojn kunlabori?

Ofte temas pri niaj internaj limoj, pli ol pri malpermesoj, nun, ĉe ni.

Kaj kio ofte malhelpas kunlabori esperantistojn?