Progresanta procezo de reformo

sur ŝaktabulo  

de la Ferdinanda Sosuro, ne de tiu Renea...

 

 

Se se-o estus si-o,

kio estu scio?

Se sio estus mar',

.... ne ekzistus bar'.

 

Se tablo estus tiŝo,

naĝus en ĝi fiŝo.

 

Ho si ses estus sis,

kiom estus tiam bis

 

Se citron' estus sitrono,

kio estus jen ĉi  trono?

Ho si  tron' estus acida,

kiu  estus tron-avida?     

  

Pli grava estus tio,

se kio estus ĉio.

Se se estus si,

kio estus si?.

 

Se estus  ci  mem si,

 kio estus vi?

 

Glosoj

 

si - se

sis - ses   

 

---------------------------------------------------------------------------------------

 

Poemeto pri kaj pro laco

 

As mi  iomete laca,

sas mi laca iomete,

stas mi laca iom ege,

estas laca mi tutege.

 

Estas ema  mi ripozi,

stas mi tuj ekripozonta,

sas mi  jam ekripozanta,

as mi tute ripozanta.

 

sssssssssssssssssssssss

 

Estas mi satripozinta!

 

 

E.s. Blazio VAHA

n.s. WACHA, Bala’zs