DIALOGETO KUN MALLONGA ENKONDUKO

 

KLOMP

Plimpo estos ŝia diro,

plampo estos mia diro

Espo estas Esperanto

komenciĝu do la kanto!

 

PLIMP

Ĉaŭ,saluton, ĉaŭ,Blazio,
diru, kiel  eblas tio:
ke vi al mi retmesaĝas?
ĉu ne punos vin tuj Dio?

PLAMP

Kiom ajn ĝi sonas stulte:
mi laboras, eĉ nun, multe.
Mi esploras Esperanton,
dum mi verkas por vi kanton.

Nu, vi diras: superflue.
Sed  ja diris  iuj iam,
ke  hungare estos same
ion skribi vane...  ĉiam.

Estis same pri la franca,
estis same  pri la angla
lingvoj kaj pri nia same,
estas iom nur malsame.

Estis same pri l’ kroata, ,
estis same  pri  l’  barata,
lingvoj sed  pri Esp’  malsame,
estos iam nur tutsame
 

PLIMP

Ĉaŭ,saluton, ĉaŭ,Blazio,
diru, kiel  eblas tio:
ke v i ĉion ripetadas,
ĉu ne punos vin tuj Dio?

 

PLAMP: 

 

Estis bela la mateno,

estos bela la vespero,

Meze sidas la espero,

kaj sin pensas ĉiam vero

 

PLIMP 

 

KLOMP

 

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

Glosoj:

 

klomp:teksto eksterdialoga

plimp: pjaspa vortofrazo, kun la senco: sekvas parolo de unu el la dialogantoj

plamp: pjaspa vortofrazo, kun la senco: sekvas parolo de (la) alia dialoganto

Espo: Esperanto