Planko-plano

superplafona

 

 

"Tekto estas

horizontala

porta konstrukto

de domstrukturo"

diris iam

inĝenier'.

 

Pro preteksto

vertikala

eblas porti

ankaŭ ĉi tekton

al eben'  de

poezi'.

 

Nek plafono

nek nia planko

estus eblaj

se la tekto

ne aperus

malgraŭ  elekto.

 

Konsultita literaturo:
 

 

Jan WERNER: Terminologia analizo de la vortoj planko kaj plafono

En: Fakaj studoj en Esperanto. Redaktis Zdenek PLUCHAR*

eld.  KAVA -PECH, 2003, pp. 68-74.