TEKSTO en PJASPO:

 HAJA KANTO    

Alititole:        

Poŝtelefona konversacio

aperinta en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.03,

kun titolo HAJ-KANTO

                               

Ha lo, hola, mi ekiris...
― Haj?!
― En vendejon mi eniris...
― Haj?
― Mi aĉetis por vi florojn...
― Ha!
― Kaj mi kuris al metroo...
― Ho!
― Kunveturis... ŝvitularo
― Haj...
― Ne amuzis min priflaro
― Haj...
― Viaj floroj superkape
     stis tenataj miamane...
― Haj...
― Min kubutis fraŭlineto
― Haj...
― Mi kubutis fraŭlineton
― Kaj?
― Tuj rapide mi eliĝis
― Haj...
― Mi ekkuris al la placo...
― Haj...
― Nun mi staras antaŭ vi jam
― Kaj?
― Donos al vi rozbukedon
― tuj.


Glosoj

haj: frazovorto, per kiu oni sciigas al kunparolanto, ke oni auskultas tiun kun scivolo

haja: enhavanta la vorton haj

rozbukedo: bukedo el rozoj
stis:  estis

Notoj

1: Frazovorto estas vorto kun valoro de tuta frazo
2. La Pjaspa vorto haj estas prenita el la lingvo Japana.

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Prova traduko en Esperanton:

Jes-kaj-kanto     

 

―    Ha lo, hola, mi ekiris...

― Jes!?

― En vendejon mi eniris...

― ĉu?

― Mi aĉetis por vi florojn...

― Ha!

― Kaj mi kuris al metroo...

― Ho!

― Kunveturis... ŝvitularo

― ĉu?

― Ne amuzis min priflaro

― Jes.....

― Viaj floroj superkape

     estis tenataj miamane...

― Jes......

― Min kubutis fraŭlineto

― ĉu? ...

― Mi kubutis fraŭlineton

― Kaj?

― Tuj rapide mi eliĝis

― Ho! ...

― Mi ekkuris al la placo...

― Jes.....

― Nun mi staras antaŭ vi jam

― Kaj?

 Donos al vi rozbukedon - tuj.

 

Notoj:

Elementoj de Pjaspo estas transpreneblaj en Esperanton, lau volo  au nevolo de esperantistoj. 

 La Pjaspa versio de ĉi tiu eksto estas relative bone komprenebla ankaŭ surbaze de scipovo de Esperanto. Pjaspo ja estas esperantido.

 

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- 

Halanĝo de knabino

(dulingva strofaro)

 

Ni skej estas jen irantaj,

jen irantaj bel-bulvarde.

Mi fjem pensas nur pri  Miĉjo,

lin mi  resopiras arde.

  

Ho subjaŝkam, bjaŝkam, aŝkam!

Kiu  knabo iras tie?

Aŝkam, bjaŝkam, ho, subjaŝkam

iras mia Miĉjo tie!

 

Kiu bodo ĵom aperis,

kiu bodo, knabo kia?

Ho ĉi-tage kiom strange

reaperis   Miĉjo  mia!

 

Eble mi misvidis iun

kiu estas tre simila!

Ja ne povas esti vero,

ke aperas  Miĉjo mila!.

 

Mi la tagon, mi la tagon

aĉa spert’,  pasigis sola!

Sed mi vidas, venas Miĉjo...

ĉaŭ, ho Miĉjo mia, ho-la!

  

Mi ne vidas Miĉjon mian,

mi nur sensas nun kareson!.

Morgaux eble mi maltrafos  

la matenan festan meson.

 

Notoj:

 

1)        1) La supra strofaro estas komprenebla en du manieroj. Kiel  Esperanta teksto kun  multaj vortoj halanĝaj kaj kiel Pjaspa teksto.

2)       2) Pjaspo estas esperantido de Blazio Vaha. Ĝi estas imagata kiel  „prononcebla”  interlingvo por posta „distradukado” je diversaj lingvoj, iom lau la modelo de DLT, sed mi uzas gxin ankau kiel  art-esrimilon. 

3)   La strofaro enhavas pjasperojn ankaŭ  por Tilio,    

4) Sube mi prezentos glosojn ne nur pri la uzitaj vortoj, sed ankaŭ pri kelkaj iom similaj

     aliaj vortoj. 

 Glosoj

 

ĉaŭ – saluton (leĝere)

 aŝkam: en Esperanto:  halanĝa vorto (sen signifo)

               En Pjaspo:    vortofrazo fokusanonca:   "Atentu pri homo en la sekva frazo (en la

               fokuso estos  homo, sintakse iel ajn),  en la sekva frazo la fokusa elemento

                estos   pri homo." 

bjaŝkam:

               En Esperanto: halanĝa vorto

              en Pjaspo:  vortofrazo fokusanonca: ’Atentu pri homa subjekto en la sekva frazo’

bjaŝkam, subjaŝkam en Pjaspo estas fakultativaj: entute forlaseblaj,

                krome interŝanŝeblaj libere.  Ofte cxiuj tri estas intersxangxeblaj:

               aŝkam, bjaŝkam, subjaŝkam same „promesas” personon,

               sed  aŝkam permesas ne nur subjekton:  Aŝkam  kiun  la sort’ elektos?

bodo (en Pjaspo):   (nur kun personaj  pronomoj, tabelpronomoj) homo kiel individuo

kiu bodo  -  kiu (la uzo de la vorto bodo estas fakultativa, en Pjaspo)

mi bodo -     mi  (la uzo de la vorto bodo estas fakultativa, en Pjaspo)

ni bodoj -   ni  (la uzo de la vortoformo bodoj estas fakultativa, ne nepra, en Pjaspo).

bodo en Esperanto:      okaza prunto el Pjaspo   

ĵom: en Esperanto: halanĝa vorto ritmomodifa

             en Pjaspo:  fakultativa postpozicio de nomvorto  aŭ nomvorta sintagmo pri viro, 

              senco singulara 

ĵem: en Esperanto: halanĝa vorto ritmomodifa

            en Pjaspo: fakultativa postpozicio de nomvorta sintagmo pri  pri viroj (senco plurala)

ŝajol,  ŝaj   - en Esperanto: halanĝaj vortoj por ritmomodifo

           en Pjaspo:  slanga postpozicio de nomvorta singatmo pri virino, singulara senco

fjem  - en Esperanto: halanĝa vorto por ritmomodifo

           en Pjaspo: fakultativa  postpozicio de nomvorta sintagmo pri virino, singulara senco

          (fjem kaj ŝaj, ŝajol  povas denoti saman virinon, kun pronomo aǔ substantivo)

skej:   en Esperanto: halanĝa vorto por ritmomodifado

          en Pjaspo: falkultativa postmarkilo de sintagmo (pronomo, substantivo, substantiva

          sintagmo) pri  virinoj

 skuj:  en Esperanto: halanĝa vorto por ritmomodifado

                        

en Pjaspo: falkultativa postmarkilo de sintagmo (pronomo, substantivo, 

         substantiva   sintagmo) pri  geviroj, geknaboj