Ŝatus nordon, ŝatus sudon / sed naskiĝis mi ĉi-meze / sur ĉemizon mi do tajpu: / kelklingvano el Akvinko, / Arabono, ĉe Danuboj. -- / Ĉesu nia fi-nubaro, Mez-Eŭropa hungararo. For mucidajn fi-esperojn, for la stultan fidubaron: finu mi la strofon gaja! - / Ŝatus sudon, ŝatus nordon, sed naskiĝis mi ĉi-meze / sur ĉemizon mi do tajpu: / kelklingvano el Akvinko.