el: 2. Traduko de la Manifesto]

Aufheben estas ordinara vorto en la germana kaj uzata en ordinaraj sencoj, ne ĉiam en la filozofia. En la Manifesto ĝi estas en la ĉiutaga signifo, kaj interpreti ĝin filozofie kontraŭe estus malĝuste.

Kiamaniere do oni distingas la du okazojn? Per la kunteksto. Oni tamen demandus ĉu vorto ne implicas filozofian sencon potenciale eĉ kiam ĝi estas uzata en ĉiutaga vivo. Prave. Ni havos okazon returniĝi al tiu faceto poste. Ĉu tio tamen pravigas la tradukon per tia kruda termino kia siyô suru? Estas la plej facila aĵo en la mondo traduki aufheben ĉiam en siyô suru japane aŭ aŭfhebi esperante: tio ŝparigas pensadon. Intepreto estas lasata al la leganto.

Anstataŭ aŭfhebi tamen, ĉu oni ne povas uzi la vorton forigi en la Hegela senco? Ĉiu neado entenas konservon tiel ke la neitaĵo konserviĝas en la rezulto kiel momento. Kial enkonduki neologismon? Oni dirus ke forigi ne entenas elementon "supren", al pli alta nivelo, kiu troviĝas en auf. Tiu argumento validas nur por la japana traduko siyô suru sed ne por la proponata esperanta vorto aŭfhebi ĉar tiu ĉi ne estas analizabla en aŭf kaj hebi, la radiko estas unumorfema.

3. "Aufheben" en la Hegela senco

Ni vidu la eksplikon de Hegelo mem:


Es is hierbei an die gedoppelte Bedeutung unseres deutschen Ausdrucks aufheben zu erinnern. Unter aufheben verstehen wir einmal so viel als hinwegräumen, negiren und sagen demgemäß z.B. ein Gesetz, eine Einrichtung u.s.w. seyen aufgehoben. Weiter heißt dann aber auch aufheben so viel als a u f b e w a h r e n, und wir sprechen in diesem Sinn davon, daß etwas wohl aufgehoben sey. Dieser sprachgebräuchliche Doppelsinn, wonach dasselbe Wort eine negative und eine positive Bedeutung hat, darf nicht als zufällig angesehen, noch etwa gar der Sprache zum Vorwurf gemacht werden, als zu Verwirrung Veranlassung gebend, sondern es ist darin der über das bloß verständige Entweder—Oder hinausschreitende spekulative Geist unserer Sprache zu erkennen.

[Ĉi tie oni devas rememori la duoblan signifon de nia germana esprimo aufheben. Sub aufheben ni komprenas iafoje "forigi", "nei" kaj diras laŭ ekz. ke iu leĝo, institucio ktp. estas "aŭfhebitaj" (forigitaj). Plue aufheben signifas ankaŭ "konservi", kaj ni parolas tiusence pri tio ke io estas bone "aŭfhebita" (konservita). Tiu ĉi parolkutima duobla senco, laŭ kiu la sama vorto havas negativan kaj positivan sencon, devas ne esti rigardata hazarda, nek esti farata la kialo de akuzo al la lingvo kiel kaŭzanto de konfuzo, sed oni devas rekoni en ĝi la spekulativan [5] spiriton de nia lingvo, kiu superas la sole komprenecan [6] "aŭ-aŭ".) (La malgranda Logiko (Hegel 1929, paragrafo 96))

Tiele la ĉiutagaj sencoj ne estas unuigitaj, la vorto uziĝas aŭ en unu senco aŭ en la alia, ne la du sammomente. Sammaniere oni povas juĝi en la verkoj de Hegelo sufiĉe klare en kiu senco li uzis la vorton aufheben, en la ĉiutaga aŭ la filozofia. La antaŭa entenas la duan nur latente kaj tio ne estas konsciata. Tial la plej bona estas traduki en du manieroj laŭ la senco, kaj kiam oni volas diri en la filozofia senco oni spezu vortojn por precizigi; oni devas ne intenci inventi konvenan interrespondon unu kontraŭ unu (bijekcio) inter la germana kaj Esperanto.

Nur por ekzemplo, ni vidu la Hegelan uzon en §1 - §111 de la malgranda Logiko (serĉi pluajn ekzemplojn estus superflue): la vorto aufheben estas uzata 57 fojojn, el kiuj en §1 ĝi estas uzata en la speciale Hegela senco. En tiaj okazoj li ĉiam eksplikas la sencon, aldonante pluajn vortojn, kiel "kiu estas konservata kiel subpremita", aŭ "kiu entenas ĝin kiel forigitan", ktp [7]. La simpla aufheben ne estas uzata. Tial tradukantoj ne devas aldoni notojn, ili devas nur laŭlitere traduki la originalon.

En la Manifesto oni ne bezonas ĝeni sin pri la filozofia senco kiel dirite supre.

Ne estas ke Esperanto ne estas evoluinta en filozofio. Tiel estas en ĉiu tereno, ne nur en filozofio. Troviĝas multaj terenoj kie oni devas klopodi evoluigi terminologion. Tio tamen ne estas pro tio ke Esperanto ne havas vorton aŭfhebi, kiu estas tute maltaŭga kaj superflua. Se tiel estus, la franca, angla kaj aliaj lingvoj estus ĉiuj neevoluintaj, ili ne havas vorton respondan al aufheben.

Se aufheben devus esti tradukita ĉiam siyô suru, oni devus traduki, ekzemple, ekzisti ĉiam zituzon suru aŭ gensonzai suru. La verbo ekzisti tamen estas tute komuna, ĉiutaga vorto: "Animals cannot exist without oxygen" estas "Dôbutu wa zituzon dekinai"? Kia absurdaĵo! Kompreneble la sencoj kiujn donis al tiu Hegelo, Heidegger aŭ Sartre estas potenciale entenataj en ties ĉiutaga uzo. [8] Oni ne pro tio devas traduki ĝin ĉiam en ĝia filozofia senco. "Siyû zaisan o siyô suru" estas samspeca pedantaĵo