Eble forigos supren / ni fine mem aŭfhebon. / Ni devas lev-detrui / eĉ la velŝipo-velon:/ detrui la nivelon,/ riveli la nivelon,/ dislevi kesto-eston / kaj do perlevi neston. / Aŭfhebo ne ekzistos, / ĝi estos forlevita,/ sed nia problemaro /ne iĝos tuj solvita. / Ni devas la problemojn / hej, evidente, p r e n i.