Mi estas Blazio VAHA.n.s. WACHA, Balázs (1481003-3533), membro de la Hungara civitana asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto [registrita en Budapeŝto]; de asocio libere kunlaboranta kun aliaj membroj de la Eŭropa Federacio Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) en la jaroj 1954 kaj 1985 prezentis rezoluciojn, kiuj agnoskis la porkulturan agadon 1) de Universala Esperanto-Asocio kaj 2)-de apartaj personoj, individuoj kultivantaj Esperanton tra la mondo. Unesko agnoskadis valorojn de Esperanto, ĝian rolon en internaciaj rilatoj. Ĝi (en 1954 kaj post4e) stimuladis siajn komisionojn en la membroŝtatoj sekvi kaj subteni fortostreĉojn por iniciati, enkondukadi aŭ stabiligadi instruadon de Esperanto, petis siajn membro-organizojn atenti la situacion kaj kondiĉojn de Esperanto en la respektivaj landoj kaj medioj.

Mi, subskribinto, nun turnas min al la Unesko-komisiono de Hungario por demandi, ĉu la Komisiono esprimis sin iam ajn pri la supraj temoj, ĉu ĝi havas pripensitan kaj regule aŭ okaze esprimatan opinion pri la tuŝitaj demandoj, ĉu la ĉiama (kaj do ankaŭ la aktuala) ŝtato faras sufiĉe da fortostreĉoj por tio, ke almenaŭ personoj, kiuj Esperanton laŭ propra jama elekto parolas, emas kultivi aŭ kultivas - kaj kiuj sentas bezonon aŭ oportunecon de la uzo de Esperanto -, povu senbare kaj sen juraj malhelpoj agi konforme al siaj bezonoj kaj intencoj; mi ankaŭ demandas, ĉu la komisionoj kaj ŝtataj instancoj en la koncernaj landoj kaj la ŝtatoj, iliaj eduksistemoj kaj kulturaj institucioj ebligas aŭ provas ebligi, ke almenaŭ la jamaj parolantoj, ŝatantoj kaj kultivantoj de Esperanto povu libere kaj facile profiti tiujn eblojn de la internacia komunikado kaj kultura agado, kiuj evidente pleje konformas al la prepariteco, kapabloj, bezonoj kaj motivoj de la koncernaj personoj.

Nemalmultaj internaciaj kaj landaj Esperanto-organizoj delonge akcelas konservadon kaj subtenadon, nutradon, fekundigon, plisukcesigon de la multlingva kulturo kaj multkultureco Eŭropa kaj tutmonda. Tio konformas nun ankaŭ al principaj deklaroj de la Eŭropa Unio. Samtempe kun prosperado kaj prosperigado de la grandaj lingvoj kaj de la grandlingvaj kulturoj oni devus havigi pli da ebloj por alproprigi, praktiki kaj kultivi (najbarajn aŭ ne najbarajn) malgrandajn lingvojn – ebligante per tio ankaŭ intensan aŭ almenau pli sekuran, kontentigan evoluadon de la malgrand-lingvaj komunumoj kaj same de la internacia lingvokomunomo de Esperanto.

Mi volonte informiĝus, ĉu la Hungara Komisiono de Unesko pli frue reflektis, prikomentis opiniojn similajn al la opinio prezentita de mi, supre; ĉu la komisiono trovas kontentiga, justa, konvena, aŭ, male, opinias nekontentiga la situacion kaj pozicion de la lingvo kaj kulturo Esperantaj en la Hungara kultura instituciaro. .

Mi volonte akceptus informojn ankaŭ pri kontaktoj de la Komisiono kun Hungaraj organizaĵoj de la Esperantaj kulturo, lingvo-instruado, sinreprezentado. Ĉu la Komisiono havas validan starpunkton, relative novdatajn resomon, dokumentojn pri starpunkto de la komisiono pri validigo de lingvaj rajtoj kaj monirotataj rajtoj ene de Hungario.

Kun respekto salutas la Komisionon kaj ĝiajn membrojn:
Blazio VAHA n.s. WACHA Balázs