Noam Chomsky kaj literoj



Kial pensis, vi, amikoj,

Esperanton Chomsky jesos,

antaŭ ol la frazo-arbojn

ni grafike bone dresos?



Mi arbumojn faris dek tri,

dek tre bonajn, misajn nur tri!

Mi, jen, dresas plu arbumojn,

eble presos mi albumon.



La subjekto estu, ho, S

verbo predikatu do... V

frazo estu S,V belaj

SVO dum tagoj helaj.



Optimisma strofeto



Kiam iĝos pensiulo,

mi ne iĝos senpensulo,

mi ne loĝos sur insulo,

mi fariĝos plenpensulo.



Notoj, ligo



Noam Chomsky estas tre-tre fama kaj influ-hava lingvisto.

Li, krome, politikumas.



http://eo.wikipedia.org/wiki/Noam_Chomsky



-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



Speciale armita betono

(VERNERUMO)



Kiam verkas mi beletre

mankas al mi ĉiumetre

- diris bona tre bretono –

terminaro de betono!



Ne plu havas mi bezonon

de termin’, ja ŝtalbetonon

mi prestreĉis propraforte,

do mi sidas jam komforte.



Notoj

1) Jan Werner werkis tre bonan terminaron de betono kaj betonistaj laboroj, en 2002

Oni eldonis ĝin en Brunno, en urbo Brno.

2) La vortoformo *werki(s)* estas malĝusta skriboformo de verki(s)



-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



Kiu scias, ke mi amas ŝin?

Frazoj de knabo-esperantisto



Fantazia, luda poemeto, aperinta qe Edukado-net-lo



INKA-ume scias qiu,

help-ho-ume scias chiu,

help-iks-ume scias ĉiu.

Fundamente scias ĉiu...:



mi xin amas help-inka-e,

mi shin amas help-ho-ume.

Fundamente: mi ŝin amas.



Mi ŝin amas kun ĉapelo,

ŝi sin amas sen capelo.



Sed interkonsento eblas,

kiam mia koro feblas







Glosoj:



INKA-umi, inkaumi: uzi, skribante, la Internacian Ne-Kontraŭfundamentan Alfabeton, prezentitan de Otto HASZPRA. Vd. ekz. HASZPRA, O (elp. haspra):. Pri: alternativaj alfabetoj de Esperanto (elektronika manuskripto)

help-ho-umi: uzi, skribante, la Zamenhofan help-alfabeton

hel-iks-umi: uzi, skribante, la ikso-konvencion

qiu, chiu, ĉiu – ĉiu

xi, shi, ŝi – ŝi

capelo – mi ne scias, kio ĝi estas, sed eble temas pri ĉapelo.

febli – esti malforta, esti febla (neologismo)



edukado-net-lo - esperantigita formo de Edukado-net



(sekvontpaĝe vi trovas pliajn klarigojn)



Klarigo

D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof unue informis pri sia Lingvo Internacia en la jaro 1887, en broŝuro (libreto), kiun nun esperantistoj kutime nomas la Unua Libro.

La Unua Libro enhavis multon (enkondukon, klarigon de la gramatiko, vortekvivalentojn) en la lingvo rusa, sed ĝi enhavis ankaŭ modeltekstojn en Esperanto. Ankaŭ en la malgranda, unufolia vortaro, fine de la Unua Libro, oni trovas vortradikojn Esperantajn (kun rusaj ekvivalentoj).

Jam en la Unua Libro Zamenhof uzadis la Esperantan alfabeton, kun pluraj literoj ĉapelitaj: Ĉ, ĉ; Ĝ, ĝ; Ĥ, ĥ; Ĵ, ĵ kaj kun litero por duonvokalo (Ŭ, ŭ). Tamen Zamenhof enkondukis ankaŭ surogatan alfabeton kun literoj ch, gh, jh, hh, por okazoj, kiam presejo ne havas la necesajn ĉapelitajn literojn.

Ĉirkaŭ la jarmilŝanĝo (antaŭ kaj post la jaro 2000) Esperanto forte disvastiĝis en la elektronika reto. Pro neekzisto aŭ neposedo de jamaj teĥnikaj ebloj, la plimulto de la ret-uzantaj esperantistoj ektajpis kaj tajpadas uzante diversajn suragatojn de l a ĉapelitaj literoj. Tiun, provizore iom ĥaosan situacion prezentas la supra lude poemeca simpla teksto kun la celo aldoni iom al la konoj de kursanoj pri „historio de la apliko de Esperanto”.

Tre detale kaj ekzakte studis la Esperantan kaj planlingvan skribohistorion Otto HASZPRA, kiu plurajn surogatajn sistemojn trovas allaseblaj, kaj kiu substrekas ekonomiecon de la surogata sistemo nomata INKA.



*********

La Fundamenta alfabeto (kies bonecon ankaŭ Otto HASZPRA emfazas), enhavas ĉapelitajn literojn ... plu



********

Neologismo estas vorto, kiu ne estas parto de la Fundamento de Esperanto: novvorto.

Nuntempe ekzistas jam malnovaj neologismoj kaj diverse novaj aliaj neologismoj.



********

Fundamento de Esperanto, kiun oni akceptis solene en 1905, enhavas la sekvajn verkojn:



Fundamenta Gramatiko el La Unua Libro (1887)

Ekzercaro (1884)

Universala Vortaro (1884)



Kanteto je ne-plu-varbado



Eble mi ne plu varbados,

kiu volas, mem sin varbu,

mem sin varbu aŭ varbiĝu,

vi, arbido, mem arbiĝu!



E.s. B. VAHA.

n.s.B.WACHA