Laŭ inspiro de eldiro de Ivar Barshevskiy (elp. barŝevskij)

Daŭros longe l' historio
de la lingvo Esperanto.
Vivon ĝian ni atestas
ankaŭ por vi, tro-dubanto!

Daŭros grava historio
(oni povas eĉ ne dubi)
de la lingvo Esperanto:
- ni eĉ ne bezonas pruvi.