Ni matene lante vestis / nin. Tagmeze manifestis / ni. Ĉar poste ni digestis, / ni vespere gaje festis. / Scias ni: la manifesto / estos por la mondo -- testo: / ĉu ĝi estas jam matura, / aŭ ĝi restos plu: terura, / - kun fragmentoj brile oraj, / kun eventoj plenteroraj./ Ni ja bone manifestis! / Ni la mondon brave testis. /Dum kultura semajnfino /(venu: estos ankaŭ vino!),/ por impresi pli Persion / faros novan ni version.