MI VENOS


La vivo estas nur unu granda adiaŭo.
Tiuj, kiujn mi amis,
foriras.
Ni volas diri ion...
Ni tion ne eldiras.
Nur niaj vicoj dume
maldensiĝas, ŝrumpas, disiras.

Jam mankas tiu kaj tiu...
Kaj li...
Kaj iu...

Ĉu tio estas maljuneco?
Aŭ kio?

Kaj baldaŭ mi estos tute sola...
En krepuska kapelo izola
mi sidos...
Ĉu mi ankoraŭ rigardos ion?
Ĉu mi ankoraŭ ion vidos:
eble mi aŭdos,
Eble mi aŭskultos
silentan litanion...

Sed la krepusko, kandeloj,
litanio,
ĉio ĉi ĉio
estos nur halucino
kaj agonio...


--------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Karolo PIĈ (1920-1995), en Vikipedio:

eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Pi%C4%89