Satgrumblinte...

Por esprimi kolereton
oni pozas koleregon,
ecx se oni dume celas
ludon nur, kaj... lingvo-regon.

Jam ecx en infangxardeno,
oni lernas pro... rolemo,
Jen soldato koleregas,
jen... knabeto nur ploregas.

Pro l' infangxardenistino
sekvas nur ridet' cxe l' fino.
Lud-kolerojn ni forgesas,
ni koleri tute cxesas

 

 

Tasko dum Pasko

 

Jen por bela Pasko

iom granda tasko:

ne nur hastu, gastu,

morton mem prokrastu.

 

Ne tro zorgu paston,

lasu vian kaston.

Kostojn ne grandigu,

vin mem ne sanktigu.

 

Volu vin ne trivi,

petas mi vin vivi.

 

Vaha n.s. Wacha