Poemeto kun   malfortaj  fonologiaj  pozicioj de la fonemo  s-o   vortkomence, kiuj  pro verbaj finaĵoj,   misvidigis min  poeton, kie li ja ne plu estis,   pro  morto   

     

Li maldikajn  havis slipojn,

ŝiajn ili vundis lipojn,

sed li  majstre ludis skaton,

eble ĉar ŝi havis katon. 

 

Portas skapo belan floron,

floro belan portas kapon

ŝia mulo havas keton,

sed nur ŝi mem ŝatas sketon.  

 

Ne ekzistas skajpo bona,

sed ekzistas kajpo bona,

kial vi plu uzus skajpon,

ĉiu uzas jam heskajpon!

 

Se heskajpoj estas samaj,

dek ses  kajpoj sas sonsamaj:

Estas porto de heskajpo

onidire sport’ porsana.

 

Skajp’, heskajpo  pelas  kajpon,

ili  mian  ŝarĝis   kapon!

kaj mi jen  enpaŝis  koton

dum  mi faman vidis skoton.

 

Kiam Oldo estis juna,

ne ekzistis skajpo zuma..

Nek heskajp’ enmodis   nuna,

ĉar furoris kajpo... Luna.

  

Glosoj: 

  

sas -  legxera versio de estas

heskajpo – speciala aǔ nespeciala skajpo

kajpo -  infanece aux  maljunulece prononcata skajpo   

 

 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Sas mi iom tro plorema

(poemeto kun toleremo pri intaloj

malgraux problemoj pri heskajpado je gx 

 

 

Sas mi iom tro plorema,

sed mi estas tolerema,

Klod Gakono min instruis:

belon de projekt' li pruvis.

 

Ja ekzistas  projektaro.

por nagxad':  tro vasta maro,

sed mi ne malsxatas idon,

por plu havi Espo-fidon.

 

Eble pravas vi, italoj 

eble tro multas Intal-oj,

kaj ne eblas heskajpado,

ecx post bona instalado. 

 

Estas mi ne parolema,

cxar mi estas tro plorema,

tamen laux  inspir' Gakona

sas mi plu tre  tolerema.

 

Glosoj

 

sas - legxera versio de estas

Esp-o, Espo - Esperanto, sekve al Kolomano Kalocsay

Esp-isto, esp-isto, espisto - esperantisto, sekve al Kolomano Kalocsay

heskajpado - skajpado 

 

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- 

 Koŝutumo

Esperanta 

 

 

Certa Koŝuto dirata strange

iu Kossuth skribata strange

tiu  Koŝut  kondutis strange

aŭ ĉu oni eble lin kalumnias?

 

Estis li ja

liberulo

liberemulo.

ribelulo.

revolucia li estis

ulo.

estis li revoluciulo

 

Li iĝonte jam ŝtatestro

prove al si surkapigis

kronon li al si surkapigis

En Debreceno sin rigardis

li en tre alta spegulo.

 

Nia Kossuth ne estis tiu,

certe tion elpensis iu.

 

 

Koŝutumo

pjaspa

 

Paspel Koŝuto dirata strange

nospel Kossuth skribata strange

espel  Koŝut kondutis strange

aŭ ĉu oni eble lin kalumnias?

 

Estis li ja

liberulo

liberemulo.

ribelulo.

revolucia li estis

ulo.

estis li revoluciulo

 

Li iĝonte jam ŝtatestro

prove al si surkapigis

kronon li al si surkapigis

En Debreceno sin rigardis

li en tre alta spegulo.

 

Nospel Kossuth ne estis tiu,

certe tion elpensis iu.

 

Glosoj:

paspel: sekvas adaptita, asimilita nomo

 

 

nospel: sekvas nomo skribata je nacia, tradicia, individua,

speciala maniero

 

espel: sekvas duonasimlita nomo

Notoj:

 

1) paspel, nospel, espel estas partikuloj de la lingvoprojekto Pjaspo

2) Pjaspo estas esperantido de Blazio Vaha.

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- 

STATO

 

UNIVESPASO

FARTAS BONE

LESPASOJ

FARTAS BONE.

 

 

CIVILUMOJ FARTAS BONE. 

FARTAS BONE
ESPISTOJ

FARTAS BONE
FIRMAOJ,

PLI-MALPLI.

MI NE KOMPRENAS TION.

MI JA  KOMPRENUS TION.

 

AL MI MANKAS NUR VORTARO

KAJ GLOSOJ

 

 

 

VAHA n.s. WACHA