FERENC /FRANCISKO/ JÁKI:


HIMNO AL SEMO



Stultaj poetoj, vi la floreton, ho ne priploru!

Ne, ĝi ne mortas, nur la petaloj falas surteren,

kaj dum somero kreskas mistero en dolĉa sino,

jen en la frukto kaŝas futuron ĝi en la grajno.



Pri tritikkampoj, portantaj grajnojn sonoru kanto,

sonoru kanto pri grajnoj de flava helianto.

kaj kiam falas glanoj de kverko, kaj la kaŝtanoj,

grajnoj kaj fruktoj kaj terproduktoj, al vi omaĝo!



Pomoj, persikoj, morusoj, framboj, migdaloj, traŭboj,

fruktoj de ruĝaj rozberoj, bluaj-nigraj pruneloj

gardas la semojn dum frosta vintro por la estonto,

kiam printempe pro la sunbrilo ŝaŭmas la Vivo!


En la utero gaje donas vivsignon la feto,

kaj herediĝas en ĝi ni mem ĝis fino de l1 mondo.

Gardu la mondon kontraŭ nuklea, murda ekslpodo,

ke ne estingu nian futuron "atomfantomo".



GLOSOJ

helianto - sunfloro
traŭboj - (manĝeblaj) vinberoj



La supran poemon mi - B. VAHA.n.s.WACHA (elp vaha) - estas transtajpinta el dulingva poemaro de la aŭxtoro Ferenc JÁKI. La Hungarlingva titolo de la blank-kovrile broŝurita poemaro estas Gesztenyevirágok őszi verőfényben. La poemero aperis en la jaro 1988, en Budapeŝto. Eldonis ĝin Unuiĝo de Budapeŝtaj Amikoj de la Arto (Budapesti Művészetbarátok Egyesülete).

Pri la Ferenc JÁKI, ĉe Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_J%C3%A1ki

Pri Ferenc JÁKI:

http://www.ercsi.hu/hirado/200312/jakiferenc.htm