Karolo PIĈ (1920-1995)



MI VOLUS



Mi estas jam maljuna.
Ĉio, kion mi faras,
estas iel aŭtuna.


La junaĝo iris for.
Kaj restis nur laco
kun angor'.


Kaj tamen,
Dio min ne punu!,
mi volus ĝisvivi
la jaron 2001!


Mi volus ekvidi
la Trian Jarmilon!

Kaj, ekvidinte,
kontente mi forirus
en ĉerkon
kaj
argilon!




-----------------------------------------------------------------------------

La poemon mi estas transtajpinta el la volumo Karolo Piĉ: Angoro. Artur E. Iltis. Saarbrücken 1982 . Pri Karolo PIĈ mi ligas vin al la Esperanta Vikipedio:

eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Pi%C4%89