Fonto:
www.literaturo.dk/anguleto.htm



Ludmila JEVSEJEVA:


En la kuireja laboratorio


Ni kuiris supon, supon
El hordea grio.
Ni kuiris kaj kuiris...
Riceviĝis kio?

------Tute ne laŭ nia plaĉo -
­------En kaldrono densa kaĉo!

Ambaŭmane paston knedis
Ni, por la biskvito.
Kuŝas pasto, ne leviĝas ...
Kial? Pro la spito?

------Ne, al la eksperimento
------Mankis peco da fermento!


La bonkora kudrilo


Kudras mia kudrileto
Ĉion, laŭ bezono,
Jen, rigardu, estas pretaj
Jupo, pantalono,
Lana robo kaj mantelo,
Jako, bluzo punta,
Same, tiu-ĉi kravato
Ĉielarke bunta.
Kudras ĝi kostumon sportan
Por tenisa ludo.
------La kudrilo diligentas
------Mem ĝi restas-nuda.

--------------------------------------------------------------------------------------------
Pri la auxtoro, en Vikipedio:

eo.wikipedia.org/wiki/Ludmila_Jevsejeva