Esperantaĵo,
verkita la 12an de Julio 2013a,
je la 6a horo, jam hela



Kion diras vi hodiaŭ,
eble mi komprenos morgaŭ.
Kion nun mi ne komprenas,
eble ekkomprenos baldaŭ.

Mi nun nur aŭskultas venton.

Havu, tial, paciencon,
menso ja bezonas tempon.
Intelekto iam lamas.
sentoj iam ĝenas pensojn,

pensoj iam ĝenas sentojn.


Glosoj

hodiaŭ - ĉi-tage
morgaŭ - en la postnuna tago
kompreni - percepti (faktojn, komunikojn) kaj, rimarikinte, koni ĝuste a strukturon kaj esencon de tiu kozo
kozo - eco, aĵo, ulo, ento, afero, io iel difinebla
esperantaĵo - io Esperanta, esperanta objekto, Esperanta evento, Esperanta teksto