a.s.Blazio VAHA n.s
WACHA Balázs [bala:ĵ]
1-481010 3533:



FRUMATENA FUNEBRAĴO ĜENERALA



Estis vivinta, mortis,

estas vivanta, mortos

Iu, Tiu, kaj Ĉiu

esceptos Vin neniu.

Kaj ĉio ja enordos.

Kaj ĉio plu enordos.




Ni vin tro laŭte laŭdas,

iu nin troe laŭdos.

Al ni mem ni aplaŭdas

dum l' Universo paŭtas.

Ne Ĝi, sed ni ja mortas.

Ne Ĝi, sed ni ja mortos.




Ni nin pardonu. Tamen,

kun fortaj nur kondiĉoj.

Kaj ni ne tuj satmanĝu

je novaj fest-sandviĉoj

kiujn la viv' alportis,

kiujn la sort' alportos.




Glosoj

a.s. - adaptita skribo
n.s. - neadaptita skribo


La supraj strofoj iĝis verkitaj antaŭ kaj post la 5a horo de mardo, la 9a de Julio 2013a, proksimume 28 horojn post la morto de mia patro. Li ripozu en paco.