Sur la lango kuŝas lingvo,
sur la lango dancas slango,
dancas lango, riverencas,
lingvoj gaje diferencas.

Iom ili diferencas,
sed amuze samesencas,
vortojn havas - por saluti
ĉiun bele, por kunludi.

Mi kunludas, vi kunludas,
lutas, gluas kaj kunbrikas
dum aliaj tuj konkludas,
ĝuas ni, ke lumoj brilas.

Blazio VAHA.n.s.WACHA, Balázs [bala:ĵ, vaha], la 22an de Junio, 16a 30 minutoj