Esperantaĵo je la 21a de Junio 2013a




Jen - esperantaĵo,
sur ĉi tiu paĝo!
Sur ĉi tiu paĝo
tutmanku pjaspaĵo!


Estas frumatene,
nun forestas muŝoj.
Mi pri tio ĝojas.
Forestas ankaŭ muzoj,


do mi malĝojetas.
Aŭtoj bruas fore,
por indiki vivon
foran metafore.

Tristrofaĵo verikta de
Blazio Vaha n.s. Wacha Balázs (vaha, bala:ĵ),
post la 7a horo, la 21an de Julio 2013a