Komun-um-et-anoj sin amas ame,
reciproke, ĉiu, ĉiun same,
Sed komunum-et-oj reciproke
sin malamas, kaj provokas
sin, ĉar sin superi volas
reciproke. - Brave. Tamen,
malĝojige. - Avoj, kave,
pri la nepa saĝo fidu:
ili pli pacemos. Mi diras
tíon. Kaj vi diras: Nu, ni vidu.