Memorteĥnika poemeto Esperanta


Vian lernis mi poemon,
estas ĝin lerninta, estas ĝin lerninta!
Eble mi ĝin jam postmorgaŭ
estos forgesinta.
Eble mi ĝin jam postmorgaŭ
estos forgesinta!


Por ke mi ĝin ne forgesu,
mi ĝin ripetados, mi ĝin ripetados:
dum la nokto forgesinte,
tage relernados,
kvankam ĝin forgesos ade -
mi ĝin relernados.


Kiam estos relerninta
mi ĝin trian fojon, aŭ eĉ.kvaran fojon,
nu, mi provos ne forgesi
ĝin la kvinan fojon!
Nu, mi pensas, mi sukcesos
firme tiun fojon!



Blazio VAHA n.s. Balázs WACHA [vaha, bala:ĵ]
1-481003-3533, la 17an de Julio 2013a, je la 5a horo, en Budapeŝto