Esperanto estas kia?


Esperanto estas tia -
fakte, mi ne scias, kia!
Ĝi konsitsas ja el vortoj,
al ĝi mankas tial - fortoj.

Esperanto estas tia -
fakte, mi ne scias, kia!
Ĝi postulas, ĝi protestas,
ĉu ĝi siajn povojn testas?

Esperanto estas tia,
kiaj estas ni, ĉu fiaj
estas ni aŭ vere pravaj,
ni pripensu. Estu bravaj!