IPERNO 

 

Ĉu aperis nova lumo?

jen invit' al IPERN-umo!

ipernito inter-niti

provas... peri inter ni, vi,

 
Peri inter grupoj el ni

intermite kverelantaj,

kaj al paco kun sopiro

ade tamen revenantaj.
 

Ipernata ipernito,

aŭ interna ipernumo,

ĉu  iperno tut-iperna

kiu planas sin eterna?

 

   

Nun interne kaj iperne

lingvopere, ne Ipere...

sentas mi por mi, ke vere,

ne Ipero, sed Iperno

mi vin nomas en l' interno.

   

Vi ja agas ne etere,

ser ĉi-tere kaj eterne.

..

 

Mi min bremsu,

pensu sobre!

 

Eble restos

vi

momenta,

eble estos

monumenta.

 

 

 
glosoj
 

IPERN-umo - Ipernity, uzo de Ipernity

Iperno - Ipernity 

 E. s. Blazio VAHA
 n. s. WACHA Bala'zs