Mi celas bonon.
Vi celas bonon.
Kial ni ambaŭ do kriegas?
Diskuti devas ni serenaj.
Bone, ni kriu, se pli facile
povas vi vin esprimi krie.
Kvankam preferus mi senkrion:
ol voĉlaŭtec' pli gravas penso.