10.


Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.—Mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato.—Via kuracato estas mia konato.—Ŝi ofte sonĝas mortintojn.—Plendito, kion vi povas diri por via praviĝo?—Ŝi estas en la kvara monato de naskonteco.—La juĝejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la juĝoton.—La parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.—La patro de mia edzino estas mia bopatro.—Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia bofratino.—Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino.—Petro kaj Mario estas jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj Manjo.—Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo estas bonaj infanoj.—Disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesita.—Li disŝutis la alumetojn sur la tuta planko.—Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.—Li rakontas aferon tute ne kredeblan.—Vi skribas tre nelegeble.—Vitro estas travidebla.

Citaĵo de ĉi tie:

www.gutenberg.org/files/20006/20006-h/20006-h.htm