Tostoj de Viena lingvisto sur kabo

 

Se ankaŭ mi enko

irus kun vi ustoj

fastoj festoj fostoj

estus belaj, helaj

 

Sed

                      eksidu kabe

langon vian ligu

bridu vian brandon

ĉion ekzamenu

kio surmenuas

kaj esperojn kribru

 

Vi ustoj ja volas:

mi apto subskribu

ke skarabo skrapas

ĝustan itineron -

vagonarojn oni

urĝe surreligu

 

 

Mi apto subskribu:

Espo, sonsisteme

restas ideala

malgraǔ senesencaj

diskutoj dealaj

 

Ja mi enko havas

paron da minutoj

inkon kaj paperon

aǔ eĉ kajereton

scion preparitan

verdan tajpobendon

 

2

Parenteza kanto

 

(Paǔzo, paǔzo,

paǔzo  naǔza,

Peno brava,

Breva povo.

Volo pruvi,

pruvo-peno - 

por sintezo

li sin lezas.)

 

Ĉe mont' Suno 

                  transmontiĝas

 Ĉe mart' Suno    submariĝas

  Ho vi ustoj ne tro miuu: 

                  moroj laǔas monton, maron

4

 

Jen alvenis

jam la horo.

Sub la ŝarĝo

de la faktoj

jen mi apto

nun deklaras:

la sistemo

as perfekta.

 

 

* * *

 

Nun mi enko

tuj foriros

ne bezonas min

vi ustoj -

kaj mi enko

emas dormi:

zorgi pri

mi-enka sano

post mi-apta

subskribado.

 

 

Pri teĥniko

mi ja strebos

eble en

alia rondo.

 

Mia estis

la honoro.

 

II

 

Renkontiĝis olim, iam,

Vuster, Vister, Vjuster, Wüster,.

Li, kun vavo, ekmeditis,

ĉu li staras ĝustaloke.

 

GLOSOJ:

 

Espo:  Esperanto 

(mi) enko: unua persono, reprezentanta sin mem; unua persono kiel individuo;

         la persono  parolanta propranome

(vi) usto: alparolato, dua persono ŝatata, simpatia

(vi) ustoj: alparolatoj, dua persono,  je senco plurala, kun simpatio

(mi) apto:  unua persono, la parolanto, reprezentante organizon, firmaon, komisionon ktp.

deala, deale (laǔ Karolo Piĉ): de-temp-al-tempa, de tempo al tempo

as  (laǔ  Antoni Grabowski, Kolomano  Kalocsay): estas

olim (laǔ Karolo Piĉ):  iam,  antaǔ longe

 

NOTOJ

 

1)  La versaĵo  aperis en la revuo Survoje, redaktata de Alekdandr FJODOROV, 

     n-ro 14, tria de la   3a jaro, 1993, pĝ. 24-25.

 2)  La  versaĵo estas la unua pjaspa verketo aperinta publike

 3) La priverkita persono estas Eugen Wüster, esperinta pri Esperanta terminologio,

    sed  poste rezigninta.

4) En la  versaĵo  okazas la formo vi usto, sed ja ne okazas vi ustoj.

    Sed vi ustoj certe komprenas, pri kio temas.