Vendreda poemeto

Jen portendaj sakoj,
jen farendaj agoj!
Ne, ja n e en unu tago
elkreskis Kartago!

 Ne estas broŝuro
tuj beletra turo,
kaj: estas dek-ses briketoj
nek palac’, nek muro.

“Ne en unu tago
elkreskis Kartago!”
Jen estas nova vendredo,
tag’ por nova ago!

Se n o m i ĝ a s tago
propre a g o - t a g o,
devas sekvi ordinaraj
simil-agaj tagoj!

Similegaj tagoj
kun portendaj sakoj…
Ne, ja ne en uunu tago
elkrekis Kartago.

Flugu kiel sago
majlo kun mesaĝo:
Ne, ho ne en unu tago
elkreskis Kartago.

Elkreskis Kartago!
Tamen nepras ago.
Kiom longe, kiom longe
eltenos Kartago?

E. s. Blazio VAHA
[n. s. Balázs WACHA]