Januaro Fundamenta


Diru, kara Januaro,

kiel mi do vin komencu?

Ĉu preferas etliteron

vi... aǔ volas ĉefliteron?

Diru, kara januaro,

Fundamenta Janurao!

kiel mi vin komencadu?

Komenciĝos ja tuj jaro!



Komenciĝos nova jaro,

januar' sencele venos.

Januar' se ŝanceliĝos,

Februaron ĝi ŝancelos.



Diru, kara Januaro,

se mi verkus lernolibron,

kiel povus mi instrui

vian vortkomencan signon?



Ĉu mi skribu JANUARO,

tra-tut-vorte nur majuskle,

aǔ mi skribu jANUARO,

nur-majuskle post-minuskle?



Plej amuze certe estus,

kun bele alternaj uskloj:

jAnUaR': minusklo ĉefa,

JaNuAr' majusklo ĉefa.



Gregoria kalendaro,

vi min tute frenezigas.

Volus skribi mi leteron.

sed mi senkonsile sidas.



Kiel skribu mi la daton,

se mi havas plenliberon?

Oni ĉiel nur min mokos,

kaj majusklo-penmizeron.



Notis mi la suprajn strofojn

meze de Decembro griza,

fine de decembro glita,

pasos for Decembro kriza.



Sekvos porda Januaro

ŝarĝoporta januaro,

certe ja vi, Januaro,

estos jam en Nova Jaro.



bLAzIo vAHA


Notoj

1) Fundamento de Esperanto enhavas monatnomojn nur kun vortkomenca majusklo: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aǔgusto, Septembro, Novembro, Decembro.

2) Nuntempaj prestiĝaj revuoj uzas plejparte monatnomojn kun minuskla komenco.

3) Ankaǔ multaj lernolibroj uzas monatnomojn kun minuskla komenco.

4) La strofaron mi verkis antaǔ ses aǔ sep semajnoj.