uMUMo 4:



PRI PTOSO


"Onomo" estas nom', nomvorto,

"remao" certe estas verbo,

fokusumo, predikato.

Jen: r o n r o n a s... (certa kato),

kaj, se diri delikate,

ĝi ronronas predikate

aŭ miaŭas

je remao.

Jen informo

pri miaŭo.

Nin informas

pri la gravo

nur remao.


Sed: treege stranga kozo...

Kio estas propre ptoso?


Mi rezignos tuj pri foso:

verbo ja ne estas ptoso.

Kaj nomvort': ne estas ptoso.

Kiu kozo estas ptoso?



Se vi sidas - estas verbo;

se vi sidis - estas ptoso...

Jen, la tablo - pjas "onomo"

sed: la tablon - estas ptoso!

Eble iam vortoformo

povus esti tiu ptoso,

povus esti ankaŭ kazo,

se konvenas la okazo

sed rezignas mi pri foso

kun antikva ja etoso

ptosis - iĝis simple ptoso.


Kio ptosis, nun jam ptosas,

kaj pli ĝuste: pjas ĝi ptoso,

tra jarmiloj ise, ose,

eĉ se iam jam ĥaose

malklariĝas ĝusta ptoso

kaj aperas nur onomo

je remao, je temao,

ĉu ĝi pjas aŭ malpjas ptoso.

kvankam formoj rimarkiĝas,

- ankaŭ verboj senptosiĝas

en moderna sci-etoso.

Ĉu vortospecoj kaj frazelementoj klare distingiĝas ĉe Aristotelo? Kiujn vortospecojn li, sume, konas? Kiuj novaj gramatikaj terminoj aperas ĉe li?

– Ariistotelo iel apartigas vorton eksterfrazan kaj vorton uzatan en frazo. Ankaŭ ĉe li konserviĝas la terminoj όνομα (onoma „onoma” nomvorto prefere nominativa, „onomo”)., kaj ρημα (rhema,. „remao”, verbo, verba sintagmo, frazokomento au predikato). Aperas ĉe li tria elemento: (syndesmos, syndesmoi, t. e. sindesmo, plurale "sindesmoj"). "Sindesmoj" estas ligumoj, ligvortoj, ligelementoj, kiuj ĉe la posteuloj... diskelkiĝas. – Krome Aristotelo uzas la terminon ptosis, pri nomvorto nenominativa (nebaza) kaj pri vcrboformo neprezenca (nebaza): vorto kun iel modifita/ŝanĝita formo. - En certa loko (de sia Hermeneŭtiko) Aristotelo fiksas, ke remao (verbo) nepre rilatas (nur) al nuntempo: laŭ tio verbo estas nur verboformo prezenca - aŭ pli precize: prezenca verboformo uzata en frazo (prezenca predikato). Preterito de verbo por li ne estas remao (verbo) sed "ptoso" [greke πτοσις, ptosis]; parolas estas remao, parolis* ne estas remao, nur ptoso”). En alia loko li tamen opinias, ke remao (verbo) ja povas havi diversajn tempoformojn, do tie li devas pensi pri iaj ptosoj ene de la verbo, kiel diversaj formoj de (konstanta) verbo.. - La senco de ptoso (πτοσις) estas tiom ĝenerala, ke niaj nunaj gramatikoj ne havas ekvivalentan nocion: unueca traduko misgvidas. La senco de ptoso estas ankaŭ tempe malstabila, t. e. ĝi sanĝiĝas ankaŭ ĉe la antikvaj aŭtoroj. En certa periodo oni kvazaŭ povis diri, ke skribis estas ia "ptoso" de skribas, kaj birdon estas ia "ptoso" de birdo. La senco de “ptoso” (de la vorto πτοσις, ptosis) poste, ĉe aliaj aŭtoroj, iom striktiĝis kaj ankaŭ "dereliĝis". Unue ĝi markis ian ajn derivitan, duagradan formon – poste kazon, kazojn diversajn, poste nominativon, fine (eĉ) subjekton de juĝo, frazo. "Ptoso" ĉe stoikoj jam estas uzata prefere en la senco de subjekto.

Resume: la vortospecoj (parolpartoj, ununombre: μεροςλόγου) ĉe Aristotelo estas: όνομα ρημα, σϋνδεςμοι, t. e. onoma, rhema, syndesmoi: – nomvorto, remao, "sindesmo(j)" t. e. ligilo(j), ligvorto(j).


La 1an de Februaro 2008a, verŝajne en Poznano,
kun kompletitgetoj la27an de Junio 2013a en Arabono


La supra teksto estas en Pjaspo. Pjaspo estas lingvoprojekto konservanta cxion el Fundamento de Esperanto, sed havanta ankaŭ novajn elementojn kaj strukturojn.
Arabono estas sinonimo de la urbonomo Győr [djö:r], La vorto Arabono uzata en beletraĵoj, fakultative.


E.s. Blazio VAHA n.s. WACHA, Balázs [bala:ĵ], je la 17a horo 26a,
la 27an de Junio 2013a, en Arabono n.s.Győr [djö:r]