Aristotelo distingis frazon disde... mi ne scias kio: vorto, sintagmo, subfraza segmento. Li diris:

Frazo estas tia parolo, kiu esprimas ion, kaj kies apartigita parto same signifas ion kiel esprimo, sed ne kiel aserto.

Do li sciis, ke frazo havas "modumon" (mi evitas diri modalon...). Pri frazo oni povasdiri: jes, tio estas, ne tio ne estas fakto, vero.

Mi ne povas diri, ĉu li tiel parolas efektive pri sintakso aǔ pri logiko, aǔ tio ne estas grava. Oni tamen povas diri, ke aferoj nun dirataj en lingvistiko, aperas ĉe retoriko kaj en logiko.