ESPRIMEMO 

 

 

Unue, mi esprimis min mem,

ĉu esprimi ankaǔ  vin?

Poste sekvu mia fako!

Mi almenaǔ skizu  ĝin.

 

Se ni multaj nin esprimos,

esprimiĝos ja la viv’!

Nin puŝadu  esprimemo...

helpos ankaǔ  nova PIV’.

 

Veas mi veante kiel

devas vei mi...  kaj nun.

Devas tamen mi ekverki

trankviligon, por resum’. 

 

Devas poste nepre sekvi

sinesprim’ pri  faka tem’,

strikta!  Ion tamen fruktu

mia longa hezitem’.

 

 

E. s. Blazio VAHA

n.s. WACHA, Balázs

 

E.s.    ....... Esperanta skribo, Esperanta skrib-versio de nomo

n.s.   ........ neadaptita skrbo, neadaptita skribo-versio de nomo, nacilingva skribo-formo