Prezentoprogramo

POVERPOJNTA

 

 

Mi prezentoprogramon

planas sed vortogamon

mi ne havas konvenan,

havas devon nur  ĝenan!

 

Mi irante sur ponto

revas pri PoverPojnto

mi premados nur klavon,

por elvoki murgapon.

 

Mi modifas la planon:

mi aplikos ekranon,

oni gapu ne muron,

mi evitu murmuron.

 

Se tutlerte mi startos,

eĉ  silenti mi rajtos,

Kun  esencaj distingoj

aperados...  lumbildoj

 

Diris al mi Bertilo,

Miksrosofta helpilo 

ne malhelpas, nur servas..

se oni sin  mem  helpas

 

Eble vane mi penas,

ĉar  pripensoj min  ĝenas :

kvankam sentas diremon,

miselektis mi  temon.

 

Minimuma distingo

de  diremo, dilemo,

ne tre helpas, ne helpas,

sekvas nova nur  ĝemo.

 

Oni planas, ja planas,

ĉar ja planoj tre gravas.

Sed sukceso tre raras,

ĉar  mi ĉiam eraras.

 

Mi fajfante sur ponto

 revas pri poverpojnto

ĉu  malĝuste, aŭ  ĝuste

ne majuskle, minuskle.

 

Ho ormino, fermino,

Minominoj, terminoj

tagoj novaj penigaj

sekvos, sekvojn sekvigaj.  

 

 

 

 

Dankon al  Bertilo Wennergren, pro ĉiamaj ĝustatempaj konsiloj!