LA MARA LARO KUN FINO DOLĈAMARA

(lustro-kanteto de pastro Andreo, la mara laro)



Ne ekzistas ĉielo,

sed ja estas blua, ĝi.

Ne ekzistas Ci ja, Di',

tamen estas bona vi.



Ne ekzistas ankaǔ mi,

sed ĉeleto de ĉi lar'

miskonscias sin ĉelar':

ĝi konscias sin ĉi lar'



Per predikoj mi tedas

vin, dum mi mem kredas ne,

kvazaŭ mi mem estus lar' -

mi ja estas mem la mar'.