Ciemulo pardonpetas viemulinon

Teksto aperinta en la poŝtolisto

"cezarpoezio" 2004.08.1)

Ne koleru:
mi ne amas vin,
ĉar mi amas cin.

Vi scias,
ke ci povas
kaj scipovas,
se vi volas,
sekvi miajn
pensojn,

kaj
ci sentas
ke ci povas,
se volas,
sekci miajn
sentojn ―

sen sekvi
miajn pensojn
sekcitajn.

Plej grave:
vi devas kompreni
cin.



Unue aperigis ĉi tiun tekston en Debrecana Bulteno Tibor PAPP.

Poste gxi aperis en retlisto de Cezar kaj cxe Don Harlow.

Mi dankas cxiujn tri, kiom eblas. Refojan dankon al Cezar!