Estas tre agrabla tio



Malgraŭ ĉio, malgraŭ ĉio

sin kompreni reciproke,

ne reagi tuj provoke:

estas tre agrabla tio.



Estas tre agrabla tio,

ke min oni tuj komprenas.

Eĉ se parte miskomprenas,

vi min, jen, indulge... benas.



Eble diras vi: a plus bo,

eble diras vi: a plus be,

tamen sur la kverko musko

al ni ambaŭ verdas muske...



Jen ĉi mison sekvos miso,

jen ĉi krizon sekvos krizo,

eĉ post misa kompromiso,

eble tuj resekvos miso.



Sed ja naskiĝadas beboj.

infanetoj gluglas Espe,

sendas vi poemojn Espajn...

eble do troigas veoj.



Glosoj



Espo... Esperanto (laŭ C.E.R. Bumy de Kalocsay)

Espa... Esperantlingva, Esperanta

tamen - malgraŭ la ĵus dirita afero