Post-SOSUR-a susuraĵo

Strofoj verkitaj en tempo, kiam leĝoj estis katalogantaj lingvojn

(kun konsidero de ideoj de s-ro Ferdinand de Saussure* kaj de la "strato Turdo**")

------------------------------------------------------------------------



Laǔ Sosura opinio

lingvo estas ja sistem'

vivi povas nur kreskaĵoj,

pruvas ĉiu ekzamen'.

Ekzamenoj... anatemas

lingvon***, se forestas viv'!

Vane pulsas en la koroj

lingva amo kaj lasciv'.

Klare diris Ferdinando*:

lingvo estas: ŝaktabul'****,

gravas en ĝi la rilatoj,

estu for ĉia nebul'.

Lingvo estas ne vivaĵo,

lingvo estas ne kreskaĵ'

lingvo estas ne verdaĵo,

lingvo estas - parolaĵ'.

Tablo estas io tabla,

porda estas ĉiu pord',

kablo estas tute kabla,

ĉio estas do en ord'.

Lingvo havas lingvan eston,

lingvo estas lingva um',

pensoj havas lingvoveston

por paroli pri kolum'.



Tamen iam lingvoj... vivas,

laǔ la kor-profunda sci',

metafore ja disfloras

en la lingvoj eĉ... naci'!



Sennacia lingvo vivas...

ĉu ŝlosilo, sen serur'?!.

Senkomprene ni diskuras

pro teruro sen mezur'.



'stas skribanta mi ne lingve,

eskterlingve tajpas mi,

'as tajpanta mi senlingve,

ja pri lingvoj... fajfas mi.



Se parolas mi sensence,

lingvo estas ... sensencaĵ'.

Stranga estas ĉi strangaĵo,

ĉi senviva esenca ĵ’.



Espo, Espo, Esperanto,

ĉu nenies, ĉu niaĵ'?

ni dekretu nun sekrete,

stas vi bela ebriaĵ'.



Adasisme oni rimas,

kiam jam tro mankas rum',

Esperanton konsciigu

nun amika palperbrum'.



Glosoj:



1) Esp-o, Espo, Esp-isto, espisto – Esperanto (ĉe C:E:R:Bumy, Kalocsay)

Kalocsay, en La mezepoka Esperanto, en Lingvo Stilo Formo, tria eldono,

Librejo iPIRATO, 1970, p.154, skribas pri sia elpensito, C.E.E.R. Bumy::

"Li estas espisto. Mi varbis lin jam antaŭlonge. ...


2) ’stas, stas - okaza ekvivalento de la formo *estas*, ekzemple ĉe Lagranĵ'', ĉe Santos.

3) ’as, as – okaza ekvivalento de estas ekz. ĉe Antoni Grabowski (Sinjoro Tadeo), ĉe Kolomano Kalocsay (Dante-traduko), ĉe Miguel Fernandez (Hernandez-traduko).

4) adasismo - rimo, kiu konsistas en simpla ripeto de vorto aŭ vortelemento.


Notoj


1) strato Turdo ... strato Rigó, loko de centra lingvo-ekzamenejo en Budapeŝto



2) ** Francisko, Sosuro – Temas pri (n.s.) Ferdinand de Saussure, kiu emfazadis, interalie, ke

lingvo estas sistemo de signoj, kiuj kondiĉas sin reciproke. Oni devas distingi, laŭ li, lingvon,

kiu estas sistemo de signoj, de parolo, kiu estas apliko de la sistemo kun diversaj akcesoraĵoj,

kiuj ne estas esencaj koncerne la lingvon. Ktp.


eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinand_de_Saussure


3) ***vivanta lingvo ktp: En Hungarujo en certaj superaj lernejoj oni postulas kaj konsideras
pozitive diplomon de t.n. ŝtata ekzameno pri *vivanta lingvo* (do, esence, ne pri lingvo, kiu estus la Greka lingvo aǔ Latino ). – Pro tio antaŭ kelkaj jaroj en diversaj medioj aperis kaj fortigiĝis la diskuto, ĉu Esperanto estas vivanta lingvo (kaj kia lingvo ĝi entute estas).


4) ****Ŝaktabulo: Sosuro komparis lingvosistemon al ŝaktabulo: valoro de ĉiu ŝaktabula pozicio

(kvadrato) dependas de ĉiu alia ebla pozicio (kvadratoj). Simile interdependas lingvoelementoj.

5) [N.s.} Csaba SZÉKELY {elp. ĉaba se:kej], hungara esperantisto el urbo BAJA, longe korespondis kun diversaj instancoj en Hungarujo, defendante gestudentojn sukcese trapasintajn ekzamenon pri Esperanto, kies ekzamen-atestojn en certa studejo (altlernejo en urbo Baja, se mi ne eraras), oni simple ne konsideris. Ministeria oficisto respondis al li en areto da oficialaj leteroj, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo, jen kial la ekzamenateston de la gestudentoj oni ne konsideris. - SZÉKELY eniris kun li diskuton kaj postulis pruvojn. Li sukcese malkaŝis misasertojn en la leteroj de la ministeria (ĉef)oficisto. La afero estis la komenca punkto de posta agnosko, en la eduksfero, de Esperanto kiel vivanta lingvo, kaj sukcesa eniro de Esperanto en la sistemon de tiel nomataj (eksterlernejaj) ŝtataj ekzamenoj, en Hungarujo.

Samtempe kun la korespondado de SZÉKELY disvolviĝis diskuto pri la ĝusta maniero de similaj diskutoj, kun instancoj. Székely malĝentile esprimadis sian malĝojon, ke eĉ esperantistoj malkonsentas pri lia kritikema trakto kun superaj instancoj. Li estadis, fakte, malĝentila, sed li prave konsciis sian pravan kaj sukcesan dikskut-manieron kun instancoj.

Mi verkis la supran strofaron en tiu periodo; kaj ĝi aperis unue en retlisto de Hungaraj esperantistoj (esp-en-hung), poste ankaŭ en aliaj retforumoj (Kreado, en retforumoj de Cezar, eble ĉe la retlisto per-esperanto-literaturo).